Re: [eo-tradukado] Salutojn

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


On Sun, 2007-05-27 at 23:16 -0300, Felipe Castro wrote:
> En C, oni povus enmeti apartan dosieron enhavanta simple tion:
> 
> #define main cxef
> #define if se
> #define for ripet
> 
> kaj tiel sekve.

> Cxu funkcias? Mi mem ankaraux ne provis tion...

devas funkcii, sed mi ne certas pri ĉapelitaj literoj :)
> 
> Tamen, al mi sxajnas ne tiom grava la fakto, ke la cxefvortoj el
> lingvajxo estu en la angla, cxar ili estas malmultaj. Kaj la homoj,
> kiuj lernas komputilan lingvajxon, vere lernas novan lingvon. Do, ne
> estas problemo lerni kelkon da vortetoj en la lingvo el kiu venis la
> komputila lingvajxo (angla nuntempe).

Vere ne estas tre granda problemo ellerni 20 vortojn sed e-fontkodo
estus pli bela kaj klara se ĉiuj vortoj estus esperantaj :))
> 
> Kio pli gravas, estas la logikeco de Esperanto, kiu kongruas kun la
> strukturo de programado. Kaj por tuj memori, ke tiu variablo signifas
> cxi tion, kaj tiu alia siginifas tion, vere Esperanto multe helpas.

Certe! En Ruby on Rails ekzistas fleksiilo, kiu transformas  person ->
people ktp... tia konduko ŝajnas al mi tute stulta kaj nelogika... 
Estu homo -> homoj kaj persono -> personoj :)))
> 
> Kaj nepre la mesagxoj tradukeblaj estu originale en la neuxtrala
> lingvo! Tio estus paradizo! (estos!) 

Mi nun programas blogon kaj ĝi havas eo kiel denaska lingvo kaj por
fontkodo kaj por mesaĝoj! :)




Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/