[eo-tradukado] Re: de Ubuntu al GNOME

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]



De: Guillaume Savaton <llumeao@xxxxxxxxx>
> Dank'al ni (kaj ankaux dank'al la tradukantoj de Ubuntu), preskaux 10%
> de GNOME estas esperantigita.
> Tio ne suficxas: mankas 40% por ke esperanto estu inkluzivita en la
> listo de subtenataj lingvoj; kaj GNOME evoluas pli rapide ol ni
> tradukas gxin!
> Eble la tradukantoj de Ubuntu ankoraux havas novajn tradukojn, kiuj ne
> estis oficialigitaj "upstream" cxe GNOME?
> Estus interese retroporti ilin, kiel Joop Eggen sugestis.

Bone, mi aldonas la po-dosieron de nautilus el Ubuntu LaunchPad, por ke vi povas kontroli la taŭgecon. Krome aldonas ekranfoton de nautilus-fenestro.

Ĝenerale pri la situacio:
LaunchPad/Rosetta unualoke provizas retpaĝan interfacon por traduki projektojn (kiel Ubuntu). Dualoke oni povas elŝuti kaj alŝuti po-dosierojn. La teama komunikado apenaŭ ekzistas, kaj la kvalito de la tradukoj estas koresponda. Oni nun okupiĝas pri kvalito kaj kvalita retroportado. Tamen la sistemo de retpaĝoj estas kaj alloga kaj ankoraŭ tro primitiva.

Do, kio ankoraŭ mankas estas
- komuna terminaro (prefere kun protokolo de diskuto pri alternativaj terminoj),
- gvidlinioj pri tradukado (-i/-u, k.a.)

Mi scias ke ekzistas kelkaj iniciativoj aliloke kiel Komputeko.

Joop


Yahoo! Clever - Sie haben Fragen? Yahoo! Nutzer antworten Ihnen.

Attachment: nautilus.zip
Description: Zip archive



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/