Re: [eo-tradukado] Salutojn

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton!

> Nuntempe, prioritato plej granda por mi ne estas traduki, sed verki
> programojn, originale en Esperanto 

Ĉu vi havas iun programlingvon kiu ne enhavas anglajn vortojn?
Mi same revas pri tute esperantlingvajn fontkodoj, sed ŝajnas ke
nuntempe tio tute ne eblas... :(

Mi nun programas per Ruby on Rails. Ruby fakte estas tre facila lingvo
por esperantigo ĉar oni povas dinamike redefini ajnan metodon kaj krei
pseŭdonomojn... Sed bazajn vortojn kiel 'for', 'in', 'do', 'if', 'end',
'when' ktp ne eblas ŝanĝi sen ŝanĝo de /usr/bin/ruby :(


-- 
Amike, Antono Vasiljev.




Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/