Re: [eo-tradukado] Salutojn

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Cxu Ruby ne havas anstatauxigilon, same kiel la antauxprocezilo de C, ekzemple?

En C, oni povus enmeti apartan dosieron enhavanta simple tion:

#define main cxef
#define if se
#define for ripet

kaj tiel sekve.

Cxu funkcias? Mi mem ankaraux ne provis tion...

Tamen, al mi sxajnas ne tiom grava la fakto, ke la cxefvortoj el
lingvajxo estu en la angla, cxar ili estas malmultaj. Kaj la homoj,
kiuj lernas komputilan lingvajxon, vere lernas novan lingvon. Do, ne
estas problemo lerni kelkon da vortetoj en la lingvo el kiu venis la
komputila lingvajxo (angla nuntempe).

Kio pli gravas, estas la logikeco de Esperanto, kiu kongruas kun la
strukturo de programado. Kaj por tuj memori, ke tiu variablo signifas
cxi tion, kaj tiu alia siginifas tion, vere Esperanto multe helpas.

Kaj nepre la mesagxoj tradukeblaj estu originale en la neuxtrala
lingvo! Tio estus paradizo! (estos!)

--
Felipe Castro



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/