AW: [eo-tradukado] Re: de Ubuntu al GNOME

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]




> Fakte, la problemo estas, ke tradukantoj de Lancxpad povas modifi la
> esperantan version de Nautilus sen informi nin.
> Tiel povos ekzisti du malsamaj versioj: unu cxe Ubuntu kaj alia cxe GNOME.
Jes, tute prava: mi ekde la komenco konsideris Lanĉpad problema pro tiu nekunordigeco. Mi eĉ ne volas advokati POR ĝi, tamen lasu min listigi la realecon:
- Ili komencas ŝanĝi la sistemon por pli bonigi la kvaliton (kiel nedifinitivaj tradukproponoj por ne-teamanoj), interago kun la veraj fontoj (GNOME, KDE).
- Ĉiu aplikaĵo en Ubuntu proponas sub la menuo Helpo "Traduki Tiun Ĉi Aplikaĵon" kiu kondukas al Lanĉpad.

Do Lanĉpad restos, estas facile atingebla (opone al ekz. GNOME), kaj oni povas facile traduki.  Mi povus klopodi  aranĝi forumecan komunikeblon inter la kontribuantoj, kun: elŝutebla terminaro, aktiva terminaro (komputeko aŭ io ajn), ligoj al eo-tradukado k.s.

Tamen ankaŭ mi ne vidas la gravitan centron de tradukado ĉe Ubuntu; mi vidas pli da espero por pliĝeneraligita retejo, eo-tradukado. Lanĉpad povus sur retpaĝo tuj konduki al eo-tradukado sed tiuokaze ankaŭ aktiva subteno okazu tie por Lanĉpad.

Mi ŝatus havi ion similan al Lanĉpad: reta aŭ loka apliko per kiu oni povas facile navigi/serĉi al tekstoj kiujn iu volas traduki (doni tradukproponon). Kaj kiu subtenas la tradukadon.
Fone kun daŭraj kontribuantoj por lingva diskuto k.s.


Joop


Kennt man wirklich jeden über 3 Ecken? Die Antworten gibt's bei Yahoo! Clever.

Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/