Re: [eo-tradukado] Salutojn

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton,

sxajne la plejparto de la skipo partoprenas en pluraj projektoj: ne
estas facile trovi tempon por zorgi pri cxiuj.
Mi mem iomete dauxrigis la traduklaboron, gxisdatigante la lastajn
tradukojn en la SVN de GNOME.
Sed poste alia projekto bezonis min kaj mian tempon.

Hodiaux, la tradukado de GNOME ne estas haltita: cxiuj
interesitaj/ataj/otaj tradukantoj ankoraux povas partopreni.
Nur diru al tiu listo, kiun dosieron vi intencas traduki.
Iu el la skipo povos aldoni la dosieron al nia SVN.

Dank'al ni (kaj ankaux dank'al la tradukantoj de Ubuntu), preskaux 10%
de GNOME estas esperantigita.
Tio ne suficxas: mankas 40% por ke esperanto estu inkluzivita en la
listo de subtenataj lingvoj; kaj GNOME evoluas pli rapide ol ni
tradukas gxin!
Eble la tradukantoj de Ubuntu ankoraux havas novajn tradukojn, kiuj ne
estis oficialigitaj "upstream" cxe GNOME?
Estus interese retroporti ilin, kiel Joop Eggen sugestis.

Plie, ni cxiam bezonas relegantojn kaj korektantojn: nun mi estas
uzanta la esperantan version de Ubuntu kaj mi vidas (tro da) erarojn,
misprecizajxojn, aux tradukojn tro similajn al la angla.

2007/5/27, Felipe Castro <fefcas@xxxxxxxxx>:
Nuntempe, prioritato plej granda por mi ne estas traduki, sed verki
programojn, originale en Esperanto!

Vi pravas.

Estas bedauxrinde, ke ni devas traduki el la angla al la esperanta.
Gxi devus esti la fonta lingvo.
Estus pli facile por cxiuj verki tradukojn el esperanto al la naciaj lingvoj.

Amike,

Guillaume
--
http://llumeao.baierouge.fr



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/