Re: [eo-tradukado] Re: de Ubuntu al GNOME

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton Joop Eggen!
> 
> Bone, mi aldonas la po-dosieron de nautilus el Ubuntu LaunchPad, 
> por ke vi povas kontroli la taŭgecon.

Ŝajnas ke unu tradukon de Nautilus ni jam kontrolis kaj aldonis al SVN
de gnome. :) Fakte estis granda laboro eĉ por relego de traduko... Tial
mi tre bedaŭras ke skipoj de lanĉpad kaj tiu ĉi neniel komunikiĝas pri
kunordigado de nia komuna afero... 

Mi proponas agiti homojn el  skipo de Ubuntu aliĝi al tiun ĉi
dissendolisto por eviti duoblan laboron kaj diskuti diskutindaĵojn :) 
Se ekzistas dissendolisto por skipo de Ubuntu mi povus aliĝi kaj informi
pri tradukataj kaj tradukitaj partoj de gnome. 

Lanĉpad verdire ne plaĉas al mi ĉar mi opinias ĝin pli komplika ol
simpla svn :)

>  Krome aldonas ekranfoton de nautilus-fenestro. 

Kio ĝi estas?


Ĝis reskribo!






Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/