[eo-tradukado] Pri uzo de a-vortoj

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton,

Kontrolante dosierojn jam tradukitajn de aliaj personoj, mi trovis oftajn uzojn de a-vortoj, kiuj ŝajnas al mi nekorektaj (aŭ almenaŭ konfuzaj).

Ekzemple:

Angla teksto: "Text color"
Esperanta traduko: "Teksta koloro"

Ŝajnas al mi, ke tio estas misuzo de a-vorto, ĉar oni ne povas diri, pri koloro, ke ĝi estas teksta, aŭ neteksta.
La vorton "teksta" oni ne povas uzi por priskribi koloron.
Fakte ŝajnas, ke la tradukanto uzis a-vorton por esprimi genitivon ("Koloro de la teksto").

Laŭ vi, ĉu tio estas korekta?

Kiu traduko estus la plej ĝusta?
- "Teksta koloro"
- "Koloro de teksto"
- "Koloro de la teksto"
- "Tekstkoloro"

Amike, dankon,

Guillaume


Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/