Re: [eo-tradukado] Pri uzo de a-vortoj

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton, kamaradoj!

Guillaume Savaton skribis:

> Kontrolante dosierojn jam tradukitajn de aliaj personoj, mi trovis oftajn
> uzojn de a-vortoj, kiuj ŝajnas al mi nekorektaj (aŭ almenaŭ konfuzaj).
> 
> Ekzemple:
> 
> Angla teksto: "Text color"
> Esperanta traduko: "Teksta koloro"
> 
> Ŝajnas al mi, ke tio estas misuzo de a-vorto, ĉar oni ne povas diri, pri
> koloro, ke ĝi estas teksta, aŭ neteksta.

Mi tute konsentas pri tiu cxi rimarko!

> La vorton "teksta" oni ne povas uzi por priskribi koloron.
> Fakte ŝajnas, ke la tradukanto uzis a-vorton por esprimi genitivon ("Koloro
> de la teksto").
> 
> Laŭ vi, ĉu tio estas korekta?
> 
> Kiu traduko estus la plej ĝusta?
> - "Teksta koloro"
ne taugas, certe!

> - "Koloro de teksto"
jes
> - "Koloro de la teksto"
jes, se la teksto estas apude aux antauxe estis mencata.

> - "Tekstkoloro"
al mi ne placxas :)



-- 

Ĉion bonan,
★ Antono ★ Vasiljev ★


jid: antono@xxxxxxxxxx
http://a-n-t-o-n.com/

gpg --keyserver keys.indymedia.org --recv-keys CF07F739



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/