Re: [eo-tradukado] Re: de Ubuntu al GNOME

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton,

Antono: via traduko de Nautilus estas la sola oficiala.
Mi mem sendis gxin al la SVN de GNOME antau kelkaj monatoj.

Via nomo aperas en la dosiero, kiun Joop sendis al ni.
Tio signifas, ke la Ubuntu-anoj ne verkis alian tradukon, sed reuzis la vian.

Fakte, la problemo estas, ke tradukantoj de Lancxpad povas modifi la
esperantan version de Nautilus sen informi nin.
Tiel povos ekzisti du malsamaj versioj: unu cxe Ubuntu kaj alia cxe GNOME.

Mi proponas agiti homojn el  skipo de Ubuntu aliĝi al tiun ĉi
dissendolisto por eviti duoblan laboron kaj diskuti diskutindaĵojn :)

Mi jam sendis mesagxon pri tio al la estro de la "Ubuntu Translation
Team" en Lancxpad, sed mi ricevis neniun respondon.

Guillaume
--
http://llumeao.baierouge.fr


Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/