Re: AW: [eo-tradukado] Re: de Ubuntu al GNOME

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


On Mon, 2007-05-28 at 21:22 +0000, Joop Eggen wrote:
> Jes, tute prava: mi ekde la komenco konsideris Lanĉpad problema pro
> tiu nekunordigeco. Mi eĉ ne volas advokati POR ĝi, tamen lasu min
> listigi la realecon:
> - Ili komencas ŝanĝi la sistemon por pli bonigi la kvaliton (kiel
> nedifinitivaj tradukproponoj por ne-teamanoj), interago kun la veraj
> fontoj (GNOME, KDE).

Jes, vi pravas. Problemo estas nur en komunikado inter du teamoj. Sama
situacio okazis en rusa komunumo de tradukantoj...

> - Ĉiu aplikaĵo en Ubuntu proponas sub la menuo Helpo "Traduki Tiun Ĉi
> Aplikaĵon" kiu kondukas al Lanĉpad.
> 
Jes. Strange estas ke gnome.org ankoraŭ ne kreis ion similan :)

> Do Lanĉpad restos, estas facile atingebla (opone al ekz. GNOME), kaj
> oni povas facile traduki.  Mi povus klopodi  aranĝi forumecan
> komunikeblon inter la kontribuantoj, kun: elŝutebla terminaro, aktiva
> terminaro (komputeko aŭ io ajn), ligoj al eo-tradukado k.s. 
> 
> Tamen ankaŭ mi ne vidas la gravitan centron de tradukado ĉe Ubuntu; mi
> vidas pli da espero por pliĝeneraligita retejo, eo-tradukado. Lanĉpad
> povus sur retpaĝo tuj konduki al eo-tradukado sed tiuokaze ankaŭ
> aktiva subteno okazu tie por Lanĉpad.
> 
Mi tute subtenas vian ideon pri unu tradukcentro por unuigi ĉiujn
esperantigaj projektoj. Tio estos utila por ĉiuj.

> Mi ŝatus havi ion similan al Lanĉpad: reta aŭ loka apliko per kiu oni
> povas facile navigi/serĉi al tekstoj kiujn iu volas traduki (doni
> tradukproponon). Kaj kiu subtenas la tradukadon.
> Fone kun daŭraj kontribuantoj por lingva diskuto k.s. 

Ŝajnas ke tia aplikaĵo ne estos tre facila... Sed ĝi estas tute
realigebla. Mi mem programas per Rails kaj ĝi donas al mi eblecon
programi rapide riĉajn interfacojn kun ajax ktp. Nur malfacila ŝajnas al
mi parto de la programo, kiu kontrolos versiojn de po dosieroj. 








Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/