Re: [eo-tradukado] Relegantoj bezonataj

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton,

Dankon Guillaume pro via bona laboro, kaj ankaux dankon pro
la relego de "alacarte", post kiam mi gxisdatigis gxin fresxdate.
Mi konsentis pri cxiuj el viaj korektoj.  Mi relegos "po"
dosierojn cxi-semajnfine, kaj retposxtos korektojn.

Dume, jen kelkaj aferoj, kiuj indus klarigi aux konsenti
inter anoj de la teamo "eo-traduko":

- Anglaj verboj kiel "edit", "show" (kpt) estas iafoje
  tradukitaj kiel "redaktu", "montru" (ktp), kaj
  aliafoje kiel "redakti", "montri".  Kvankam ambaux
  plej versxajne gxustas, pli bonas elekti unu
  stilon.  Mi preferas la "-u" finajxon, sed mi
  hezitas korekti ilin, gxis kiam ni konsentas pri
  kiu stilo elekti.

- Kelkaj "po" dosieroj metas spaceton antaux la signoj ":;?!"
  (kiel en la franca), aliaj ne metas spacon antaux tiaj
  signoj (kiel en cxiuj aliaj lingvoj mi kredas).
  Mi persone preferas ne meti spaceton antaux tiuj signoj
  (sxajnas pli ofta en Esperantaj tekstoj), sed
  antaux ol mi korektas ilin, mi preferus, ke ni konsentas
  pri tio.
  Ekz: "Detaloj : %s" -> "Detaloj: %s"

- Multaj "po" dosieroj ankoraux uzas x-metodon anstataux
  Unikodo. Ni nepre devus uzi Unikodon en "po" dosieroj,
  cxar eblas.

- Multaj "po" dosieroj uzas majusklojn por cxiuj nomoj
  ene de titoloj.  Mi preferas korekti ilin cxar tiaj
  majuskloj estas nur angla stilo, mi kredas.
  Ekz: "Malfermu Dosieron" -> "Malfermu dosieron"

- Ne estas klara (almenaux laux mi), kiel/kie uzi
  fulmoklavojn. Ekzemple, mi vidas:

   msgid "_Cancel"
   msgstr "Rezignu"

  Cxu devus esti: msgstr "_Rezignu"?
  Sed kiel oni scias, cxu la fulmoklavo "_R"
  konfliktas kun aliaj fulmoklavoj?

Finfine, cxu iu konas metodon, por uzi "aspell" aux "ispell"
esperantlingve por kontroli la enhavon de "po" dosierojn?
Mi jxus skribis simplan programeton en Perl, por fari tion,
sed eble ekzistas pli bona maniero. Mia programeto simple
listigas cxiujn misliterumajn vortojn nur en Esperantaj
cxenoj de po dosiero. Jen la programeto:

===========================================================
$ cat ~/bin/pospell.pl
#!/usr/bin/perl -wn

# Filter translated strings in gettext "po" files.  Ouput
# can typically be piped into aspell.
#
# Example:
#    pospell.pl eo.po | aspell -l eo --encoding=utf-8 list
#
# Author: Dominique Pelle <dominique.pelle@xxxxxxx>

# only spell check strings in translated language (multi-lines
# starting with msgstr)
if (/^msgstr\s/ .. /^$/) {
  # ignore "po" header
  next if /Project-Id-Version:|Report-Msgid-Bugs-To:|POT-Creation-Date:|
           Last-Translator:|Language-Team:|MIME-Version:|Content-Type:|
           PO-Revision-Date:|Content-Transfer-Encoding:|Plural-Forms:/x;

  s/^msgstr//;
  s/_//;   # discard underscores, used for key accelerators
  print;
}
===========================================================

Kaj jen kiel mi uzas gxin por trovi misliterumajn vortojn:

$ pospell.pl ebgnomeui.HEAD/o.po | \
  aspell --encoding=utf-8 -l eo list | sort -u
...
okasis
...

Kvankam la programeto helpas, gxi kompreneble nepre ne
anstatauxigas diligentan relegon.

Amike
-- Dominiko

PS: sxajnas, ke Unikodaj literoj ne funkcias en la
disenlisto de [eo-traduko].

Quoting Guillaume Savaton <llumeao@xxxxxxxxx>:

> Saluton,
>
> tiuj dosieroj estis elÅutitaj el LaÅ­nÄ?pad/Rosetta.
> La traduklaboro Ä?efe estis farita de la Ubuntu tradukantoj,
> sed la dosieroj bezonis esti Äisdatigitaj laÅ­ la nova versio de GNOME.
> Tial mi aldonis kelkajn netradukitajn mesaÄojn, kaj korektis fonfuzajn
> mesaÄojn.
>
> Nun, mi deziras alÅuti ilin al la oficiala deponejo de GNOME.
> Mi antaÅ­dankas tiujn, kiuj bonvolos relegi la dosierojn kaj sendi al tiu
> listo iliajn komentojn.
>
> Jen la listo :
> - gnome-desktop
> - gnome-session
> - libgnome
> - libgnomeui
>
> Amike,
>
> Guillaume



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/