Re: [eo-tradukado] Relegantoj bezonataj

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


> Dankon Guillaume pro via bona laboro, kaj ankaux dankon pro
> la relego de "alacarte", post kiam mi gxisdatigis gxin fresxdate.
> Mi konsentis pri cxiuj el viaj korektoj.  Mi relegos "po"
> dosierojn cxi-semajnfine, kaj retposxtos korektojn.
> 
> Dume, jen kelkaj aferoj, kiuj indus klarigi aux konsenti
> inter anoj de la teamo "eo-traduko":
> 
> - Anglaj verboj kiel "edit", "show" (kpt) estas iafoje
>   tradukitaj kiel "redaktu", "montru" (ktp), kaj
>   aliafoje kiel "redakti", "montri".  Kvankam ambaux
>   plej versxajne gxustas, pli bonas elekti unu
>   stilon.  Mi preferas la "-u" finajxon, sed mi
>   hezitas korekti ilin, gxis kiam ni konsentas pri
>   kiu stilo elekti.

Mi tute konsentas pri -u finajxo. 

> - Kelkaj "po" dosieroj metas spaceton antaux la signoj ":;?!"
>   (kiel en la franca), aliaj ne metas spacon antaux tiaj
>   signoj (kiel en cxiuj aliaj lingvoj mi kredas).
>   Mi persone preferas ne meti spaceton antaux tiuj signoj
>   (sxajnas pli ofta en Esperantaj tekstoj), sed
>   antaux ol mi korektas ilin, mi preferus, ke ni konsentas
>   pri tio.
>   Ekz: "Detaloj : %s" -> "Detaloj: %s"

Same...

> - Multaj "po" dosieroj ankoraux uzas x-metodon anstataux
>   Unikodo. Ni nepre devus uzi Unikodon en "po" dosieroj,
>   cxar eblas.

Sendube :)

> - Multaj "po" dosieroj uzas majusklojn por cxiuj nomoj
>   ene de titoloj.  Mi preferas korekti ilin cxar tiaj
>   majuskloj estas nur angla stilo, mi kredas.
>   Ekz: "Malfermu Dosieron" -> "Malfermu dosieron"

Mi preferas minusklitajn titolojn.

> - Ne estas klara (almenaux laux mi), kiel/kie uzi
>   fulmoklavojn. Ekzemple, mi vidas:
> 
>    msgid "_Cancel"
>    msgstr "Rezignu"
> 
>   Cxu devus esti: msgstr "_Rezignu"?
>   Sed kiel oni scias, cxu la fulmoklavo "_R"
>   konfliktas kun aliaj fulmoklavoj?

Tio vere estas problemeto. Mi opinias, ke tion ni povas solvi en unuaj
etapoj nur per testado de tradukoj. Mi tute ne imagas programon kiu
povus tion kontroli. 

> Finfine, cxu iu konas metodon, por uzi "aspell" aux "ispell"
> esperantlingve por kontroli la enhavon de "po" dosierojn?

Versxajne mi povas uzi ispell en Vim7.
Kaj gtranslator versxajne uzas iun literumilon por kontroli gramatikon.

-- 

Ĉion bonan,
★ Antono ★ Vasiljev ★


jid: antono@xxxxxxxxxx
http://a-n-t-o-n.com/

gpg --keyserver keys.indymedia.org --recv-keys CF07F739

Attachment: signature.asc
Description: Digital signature



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/