[eo-tradukado] GIMP kaj anonima eniro

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton,

Mi havas gravan ĝenon laŭ anonima eniro de GIMPO.
Dum lastaj du monatoj, multaj tradukistoj (kun modemo 56k) havis tiajn 
problemojn.
Ĉi tiu estas "negata" ĝeno, sed ĝi estas vera problemo por mi.

Eble ĝi dependas de "malbenita" ĉeno (1234...) kiun iuj kondukantoj de 
ret-servoj uzas por havigi adreson al 56k-klientoj.
Fakte, antaŭ longa tempo, ankaŭ ni, anoj de PLUTO (la ĉefa kaj historia itala 
dissendolisto pri Linukso), havis la saman malfacilaĵon pro sekureca 
agordaĵo... sed niaj administrantoj brile solvis per laŭcelaĵo.
Ĉiukaze... ĉar nun ĉiuj havas ADSL escepte de malmultaj uloj, mi ne kredas ke 
iu ajn provos solvi ĝin.

Do mi necesas ke iu ajn de nia grupo kun ADSL ĝisdatigas dusemajne GIMP per 
"intltool-update eo", ĉar la modifoj en GIMP estas oftaj.
Poste... mi sendos ĉi tie la frukto de mia laboro :) por rapida alŝuto en 
GIMP-projekton.

Ĉi tiu estas grava afero...
Sen solvo, mi ne povos labori super esperantigo de GIMPO.

Mi salutas vin per HELPOKRIO :)

Antonio la Filozofo




Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/