Re: [eo-tradukado] Nautilus esperante...

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton Antono

Dankon pro via kunlaboro. Vidu miajn rimarkojn/respondojn
cxi-sube...

Antono Vasiljev <antonalist@xxxxxxxxx> skribis:

> Saluton, samideanoj!
>
> Mi jxus aldonis al nia deponejo miajn korektojn pri nautilus traduko.
>
> Jen kion mi korektis:
>
> --------------------------------------------------------------
> 1) cxi fenestro, cxi menuto ktp. -> tiu cxi fenestro ktp.
> 2) anstatauigis majusklojn per minuskloj ene de propozicioj...
> 3) aldonis kelkajn rapidigilojn
> 4) Elekti -> Elektu, Iri -> Iru kiel ni interkonsentis.
> 5) ligo -> ligilo (aperis multfoje)

Konsentite pri cxiuj tiuj rimarkoj.


> 6) dubo: cxu 'defauxlta' estas normala e-vorto?

Jes, la vorto "daufauxlta" estas tute gxusta.  Gxi aperas en la
"komputada leksikono, kiun mi parenteze multe uzas por la
Esperantigo de GNOME:

  http://fagot.alain.free.fr/KompLeks/UTF8/DEFAULT.html


> 7) ikono -> piktogramo (ikono ja estas sankta bildo en kristanismo :)
> 8) Ligila nomo -> Nomo de ligilo (kiel ni interkonsentis)

Ambaux gxustas, laux la fresxdata diskuto en la dissendlisto
"traduko" cxe "Yahoo". "Nomo de ligilo" estas iomete pli komprenebla
laux mi. Sed estas nur afero de opinio, cxar ambaux gxustas.


> 9) Kopiado de dosieroj -> Kopias dosierojn (copying files)

Mi ne tiom sxatas "Kopias dosierojn".  La angla "copying files"
montras dauxrecon: la ago okazas, kaj ne jam finigxis.  Tial mi
preferas "Kopiante dosierojn" aux "Kopiado de dosieroj" (-ad
sufikso montras dauxrecon).


> 10) dubo: grando ? grandeco ? amplekso (temas pri file size)

Elekto inter "grando" kaj "grandeco" dependas de la konteksto.
Ambaux vorto eblas, sed sciu, ke ili havas malsaman signifon.
Vidu PMEG, kiu precize klarigas, kiam uzi grando kaj grandeco:

  http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/ec.html


> 11) Oftaj eraroj: dosiero -> dosierujo (ekz Hejma dosiero)
> 12) malfermante -> melfermas

Dependas de la konteksto. Vidu 9)


> 13) se forig/as/ do malaper-os- -> se forigos, do malaperos
> 14) sxablona dosierujo -> sxablonujo (Cxu taugas laux vi?)

La tuta mesagxo en la "po" dosiero estas:

  msgid "Go to the templates folder"
  msgstr "Iru al sxablonujo"

"Sxablonujo" ne facile kompreneblas, mi opinias.
Mi preferas la pli longan:

  msgstr "Iru al la dosierujo de sxablonoj"

Krome, montras ke estas unu dosierujo, kiu enhavas
pluraj sxablonoj.

> 15) KD/_DVD Kreanto -> KD/_DVD brulilo
> --------------------------------------------------------------
>
> Kaj iomete pli... :) Sed la traduko ankoraux ne pretas. Necesas
> relegi gxin ankorauxfoje.


Mi rimarkas, ke vi uzas la x-sistemon por viaj
tradukoj.  Unikodo (UTF-8) pli tauxgas en "po" dosieroj,
se vi povas tajpi uzante Unikodan tekstoredaktilon.
Se ne, mi povos Unikodigi la dosieron poste.  Mi nur
tajpas miaj retmesagxojn per la x-sistemo, cxar bedauxrinde,
Unikodaj retmesagxoj tro ofte ne jam bone funkcias. Sed Unikodo
cxiam bone funkcias en "po" dosieroj.

Mi volonte relegos plu vian tradukon, post kiam gxi estas preta.

Amike
-- dominiko



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/