Re: [eo-tradukado] Nautilus esperante...

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton, Dominiko!

> > 6) dubo: cxu 'defauxlta' estas normala e-vorto?
> 
> Jes, la vorto "daufauxlta" estas tute gxusta.  Gxi aperas en la
> "komputada leksikono, kiun mi parenteze multe uzas por la
> Esperantigo de GNOME:
> 
>   http://fagot.alain.free.fr/KompLeks/UTF8/DEFAULT.html

Jes, certe :) 

> > 8) Ligila nomo -> Nomo de ligilo (kiel ni interkonsentis)
> 
> Ambaux gxustas, laux la fresxdata diskuto en la dissendlisto
> "traduko" cxe "Yahoo". "Nomo de ligilo" estas iomete pli komprenebla
> laux mi. Sed estas nur afero de opinio, cxar ambaux gxustas.

Do traduko restu tia :)

> > 9) Kopiado de dosieroj -> Kopias dosierojn (copying files)
> 
> Mi ne tiom sxatas "Kopias dosierojn".  La angla "copying files"
> montras dauxrecon: la ago okazas, kaj ne jam finigxis.  Tial mi
> preferas "Kopiante dosierojn" aux "Kopiado de dosieroj" (-ad
> sufikso montras dauxrecon).

Eble pro mia ruseco (miaj denaskaj lingvoj estas ambau rusa kaj belarusa)
"Kopiante dosieroj" sxajnas al mi iom stranga. Ni uzas participojn
por priskribi kuntekston de cxefa ago, kiun (cxefan agon) ni indikas per 
simpla verbo. Sed kiam oni povas eldiri agon nur per verbo oni uzas ne
participon sed simplan verbon. Do mi uzus participon "kopiante" se mi
havus aldonan (eble pli gravan) verbon ekzemple: "Kopiante dosierojn mi kontrolas
ilian koherecon..." 

Kaj sxajnas ke PMEG indikas aldonecon de e-vortaj participoj:

Participo kun E-finaĵo montras *kroman* agon, kiu rilatas al la subjekto de
la frazo. Anstataŭ diri du frazojn, unu por ĉiu ago, oni kunmetas la
frazojn al unu:
    
          Li legis sian libron kaj manĝis samtempe pomon. → Manĝante
	  pomon li legis sian libron. La manĝado daŭris samtempe kun la
	  legado.ttp://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/e-vortoj.html

> > 10) dubo: grando ? grandeco ? amplekso (temas pri file size)
> 
> Elekto inter "grando" kaj "grandeco" dependas de la konteksto.
> Ambaux vorto eblas, sed sciu, ke ili havas malsaman signifon.
> Vidu PMEG, kiu precize klarigas, kiam uzi grando kaj grandeco:
> 
>   http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/ec.html

Dankon. Mi relegos kaj kontrolos :)

> > 11) Oftaj eraroj: dosiero -> dosierujo (ekz Hejma dosiero)
> > 12) malfermante -> melfermas
> 
> Dependas de la konteksto. Vidu 9)

Mi komentis :)

> > 13) se forig/as/ do malaper-os- -> se forigos, do malaperos
> > 14) sxablona dosierujo -> sxablonujo (Cxu taugas laux vi?)
> 
> La tuta mesagxo en la "po" dosiero estas:
> 
>   msgid "Go to the templates folder"
>   msgstr "Iru al sxablonujo"
> 
> "Sxablonujo" ne facile kompreneblas, mi opinias.
> Mi preferas la pli longan:
> 
>   msgstr "Iru al la dosierujo de sxablonoj"
> 
> Krome, montras ke estas unu dosierujo, kiu enhavas
> pluraj sxablonoj.

Vi pravas. Ni kreu klarajn tradukojn!

> Mi rimarkas, ke vi uzas la x-sistemon por viaj
> tradukoj.  Unikodo (UTF-8) pli tauxgas en "po" dosieroj,
> se vi povas tajpi uzante Unikodan tekstoredaktilon.
> Se ne, mi povos Unikodigi la dosieron poste.  Mi nur
> tajpas miaj retmesagxojn per la x-sistemo, cxar bedauxrinde,
> Unikodaj retmesagxoj tro ofte ne jam bone funkcias. Sed Unikodo
> cxiam bone funkcias en "po" dosieroj.

mi uzas vim kaj gxi bone regas unikodon. sed mi ankoraux ne agordis mian
xorg por facile entajpi cxapelitajn literojn. Do.. mi mem poste faros 
:%s/Gx/g/gc

> Mi volonte relegos plu vian tradukon, post kiam gxi estas preta.

Dankonnn pro via helpemo :)

-- 

Ĉion bonan,
★ Antono ★ Vasiljev ★


jid: antono@xxxxxxxxxx
http://a-n-t-o-n.com/

gpg --keyserver keys.indymedia.org --recv-keys CF07F739



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/