[eo-tradukado] Re: korektis kaj aldonis tradukojn al la dosiero gnome-netstatus.HEAD/eo.po

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Guillaume Savaton <llumeao@xxxxxxxxx> skribis:

> Dankon, Dominiko.
>
> Mi ankaÅ­ vidas, ke vi aldonis "meta" dosieron por gnome-netstatus,
> kaj vi skribis "fermita: jes" en Ä?i.
> Normale, tio signifas, ke la dosiero estis relegita kaj sendita al
> la CVS de GNOME. Do mi modifis la linion al "fermita: ne".

Prave, mi kopiis la dosieron "meta" el alia dosierujo, kaj tute
forgesis sxangxi la linion "fermita:". Dankon pro via korekto.

> Rilata afero: ne plu estas necese, ke vi mem redaktas la
> viki-paÄ?on pri GNOME.
> Mi havas etan "bash" programon, kiu kreas la fontan tekston
> de tiu paÄ?o. Tiu programo uzas la "meta" dosierojn por plenumi
> la kolumnojn pri tradukantoj kaj relegantoj, kaj por forstreki
> la fermitajn tradukojn.

Bonege. Cxu indus havi dosierujon en "subversion" por tiaj utilaj
skriptoj? Mi sxatus ekzemple ekskribi skripton, por kontroli oftajn
erarojn en "po" dosieroj.  La skripto povus doni avertojn kiel:

AVERTO linio #...: msgstr litercxeno uzas x-sistemon anstataux Unikodo
AVERTO linio #...: msgid litercxeno enhavas HTML etikedon malkiel msgstr
litercxeno
AVERTO linio #...: unua verbo en msgstr litercxeno uzas i-verbon, preferu
u-verbon
AVERTO linio #...: spaceto antaux ":", preferu ne spaceton antaux ":"
AVERTO linio #...: msgid litercxeno finigxas kun "." malkiel msgstr litercxeno
AVERTO linio #...: msgid litercxeno finigxas kun "\n" malkiel msgstr litercxeno
AVERTO linio #...: ne gxusta "Plural-Forms:" linion en supra cxapo

Ktp.  Certe eblas kontroli auxtomate multajn erareblajn aferojn.

Aldone, la skrito povus interalie:
- kontroli la formaton rulante komandon "msgstr msgfmt -cv -o /dev/null"
- listigi vortojn en msgstr litercxenoj, kiuj ne aperas en la vortaro de aspell

Mi ekskribos tian skripton baldaux.

Mi ankaux havas demandon: kiel/kiam oni devas sxangxi
la liniojn "Last-Translator:" kaj "Language-Team:". Nuntempe,
se mi sxangxas multajn tradukojn en dosiero, mi metas mian
nomon tie, kaj kopias la antauxan nomon en komento en la
cxapo de la dosiero.  Male, se mi korektas nur iomete da
eraretoj, mi lasas la originan nomon.  Kion vi opinias pri
tio?

-- dominiko





Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/