[eo-tradukado] Re: [eo-tradukado] [eo-tradukado] korektis kaj aldonis tradukojn al la dosiero gnome-netstatus.HEAD/eo.po

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton,

Mi jxus korektis kaj aldonis tradukojn al la dosiero
"gnome-netstatus.HEAD/eo.po" en subversion.

Dankon, Dominiko.

Mi ankaŭ vidas, ke vi aldonis "meta" dosieron por gnome-netstatus, kaj vi skribis "fermita: jes" en ĝi.
Normale, tio signifas, ke la dosiero estis relegita kaj sendita al la CVS de GNOME.
Do mi modifis la linion al "fermita: ne".

Rilata afero: ne plu estas necese, ke vi mem redaktas la viki-paĝon pri GNOME.
Mi havas etan "bash" programon, kiu kreas la fontan tekston de tiu paĝo.
Tiu programo uzas la "meta" dosierojn por plenumi la kolumnojn pri tradukantoj kaj relegantoj, kaj por forstreki la fermitajn tradukojn.

Ĝis

Guillaume


Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/