Re: [eo-tradukado] gimp

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton al cxiuj

1) Pri aldonajxo:
Jen la (preskaux) definitiva versio de /po /libgimp /tips /script-fu /python.
Mi pardonpetas pro mia malrapideco, sed mi havis dubojn pri kelkaj vortoj.

@Antono
Nun la esperantigo estas preta por relegado. (dankon pro via helpo :-) )

2) Pri "Duoblaj Majuskloj":
Konsiderante rimarkojn de Antono, mi reduktis la "Duoblajn Majusklojn" kie gxi 
estas tauxga.
Bonvolu, oni lasi la ceteraj "Duoblajn Majusklojn"... cxar gxi estas afero ne 
de gramatiko sed de videbleco.
Cxiukaze, gxi estas libera programaro, do gxi estas libere modifebla. :-)

3) Pri libgimp:
Mi sendis al vi ankaux la esperantigon de libgimp.
Bedauxrinde gxi ne estas en via retpagxaro :-(
Cxiukaze, mi denove sendis gxin [en la aldonajxo].

4) Pri POT revizio:
GIMP faris novan POT revizion.
La dosieroj en la eo-tradukado-retpagxaro ne estas reviziitaj... do ankaux la 
dosieroj senditaj de mi ne estas gxisdataj.
Cxu vi povas obteni la POT-revizio far de GIMP-skipo?

5) Pri "Duoblaj Majuskloj" (2a):
> Vane vi tiel pensas. En la angla oni majuskligas cxiujn titolojn sed en
> Esperanto oni uzas minuskloj por cxiuj vortoj de titolo krom unua.

       ?????????????????????????????????????????????????

Ne estas afero de gramatiko (ankaux la gramatiko de la angla lingvo ne havas 
la "Duoblajn Majusklojn")... gxi estas afero de VIDEBLECO. :-)
Gxi estas elekto de GIMP-programistoj (kaj mi respektas tion).




Dankon kaj Amike

Antonio


Attachment: Gimp-kor.tar.gz
Description: application/tgz



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/