Re: [eo-tradukado] Nautilus esperante...

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Leginte la lastan retposxton de Antono en cxi tiu dissendlisto
pri la uzado de participo kun e-finajxo, mi afiŝis demandon
cxi tie: http://community.livejournal.com/learn_esperanto/67424.html

Post la legado de la gxisnunaj respondoj, kaj ankaux post la legado
de la Esperanta gramatiko, mi nun tute certas, ke la traduko, kiujn
mi unue sugestis: "Kopiante dosieron" (angle: "Copying files...")
nepre estis eraro.

Eblaj tradukoj estas:
- Kopias dosieron...
- Kopiado de dosiero...

Mi fakte faris tian eraron plurfoje en la dosieroj, kiujn mi jam
Esperantigis.  Mi do relegos tre baldaux cxiujn dosierojn, kiujn
mi jam prilaboris, kaj korektos tiajn misuzojn de participo kun
e-finajxo.

Devas fakte esti suficxe ofta eraro (cxu pro influo de la angla?)
cxar mi jam vidis tiajn erarojn plurfoje, ecx en literocxenoj,
kiujn mi mem ne tradukis.

-- dominiko



Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/