Re: [eo-tradukado] Nia vojo :)

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


On ven, 2007-11-30 at 13:41 +0100, Guillaume Savaton wrote:
> Saluton,
> 
> > 1) Mi trovis ke http://www.komputeko.net/ estas suficxe bona vortaro,
> > kiu certe estas uzinda. Cxu ni aldonu gxin al nia vikio?
> 
> Jes.
> 
> Fakte mi jam delonge aldonis ligilon al la komputeko en tiu pagxo:
> http://eo-tradukado.tuxfamily.org/wiki/doku.php?id=vortaro
> :-)

Pardonu, mi ne rimarkis tion antaue :)
Cxu ni bezonas apartan normigitan vortaron au pli bone ni kunigxu kun
aliaj grupoj por havi komunan normon por traduko de cxiuj programoj?
Sxajnas dua varianto mojosas :D


> > 2) Al mi sxajnas ke traduko de OpenOffice estas bonkvalita kaj kohera.
> 
> Mi ne scias cxu ni uzas la saman version, kaj la saman tradukon, de OpenOffice.
> Mi rimarkis multe da strangajxojn, kiam mi provis gxin.

Mi uzas tradukon de OOo el Debian sid. Hodiau mi konversaciis kun Tim,
la gvidanto de tradukogrupo, kaj ricevis adreson de svn-deponejo. Tie
estas multe da tradukitaj cxenoj :) Mi ne komparis cxu debian kaj svn
havas same tradukitajn mesagxojn, sed plejversxajne estas samaj. Neniu
ja tradukas OOn krom tiu grupo.


> > Cxu ni prenu normojn ellaboritaj de  OO-teamo por daure traduki gnomon?
> 
> Indus, ke ni kunlaboru kun ili.
> Cxu la tradukantoj de OOo verkis dokumentojn pri iliaj traduk-reguloj?

Mi demandu. Sed reguloj certe aperis, cxar traduko jam longe dauras.

> > 3) Kiom da homoj nun abonas tiun cxi liston? Kiom da homoj volas traduki
> > gnomon daure? Eble ni kreu iun pagxon en vikio kun sinprezento por
> > plialtigi nian senton de teamo? :))
> Tiu listo havas 7 abonintoj.

Hej! Kie vi estas? :) Tuj instalu novan tradukon de DevHelp el
deponejo! :))

> Mi povas krei kontojn en nia vikio por cxiuj interesatuloj.

Mi volas havi konton :D
Cxu vi kreos pagxon pri vi?

-- 
Antono Vasiljev
http://antono.info





Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/