[eo-tradukado] Saluton!

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton, samideanoj!

Mi ne certas kiu estas gxis nun aktiva en la listo. 
Mi ree havas volon kaj tempon por traduki gnomon al Esperanto.
Mi jxus aldonis al nia SVN deponejo parte tradukitan devhelp.

Mi kreis ankau Makefile por tuj kompili eo.po al eo.mo kaj instali gxin
en inda loko (por tuj ekuzi tradukitajn mesagxojn). (make && sudo make
install)

Sxajnas ke niaj po dosieroj igxis malnovaj kaj indas aldoni al ili
novajn mesagxojn el svn de gnome. Mi scias ke tio eblas per msgmerge sed
fakte neniam faris tion mem. 

Mi sxangxis mian opinion pri tradukado de verboj. OO-skipo uzas
infinitivojn por plimulto da verboj en menuoj. Ekzemple 'enmeti',
'redakti', 'alglui'. Entute mi opinias ke traduko de OpenOffice estas
altkvalita kaj normoj estas uzindaj. Do mi planas normigi lau tiuj
normoj tradukon de GTK+ kaj Nautilus. 

Mi vidas kelkajn neprajn taksojn por nia skipo:

1) Aldoni novajn mesagxojn al niaj dosieroj el svn de gnome.
2) Krei iom da utilaj programeroj (Makefile por cxiuj tradukoj)
3) Eksporti finitajn tradukojn al svn de gnome.

Mi provos fari taskon 1 kaj 2, sed trian povas fari nur Dominique. 

Cxu ni reeku? :))


-- 
Antono Vasiljev
http://antono.info





Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/