Re: [eo-tradukado] Pri uzo de a-vortoj

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton al ĉiuj samideanoj

Guillaume skribis:
> Kontrolante dosierojn jam tradukitajn de aliaj personoj, mi trovis oftajn
> uzojn de a-vortoj, kiuj ŝajnas al mi nekorektaj (aŭ almenaŭ konfuzaj).
>
> Ekzemple:
>
> Angla teksto: "Text color"
> Esperanta traduko: "Teksta koloro"
>
> Ŝajnas al mi, ke tio estas misuzo de a-vorto, ĉar oni ne povas diri, pri
> koloro, ke ĝi estas teksta, aŭ neteksta.
> La vorton "teksta" oni ne povas uzi por priskribi koloron.
> Fakte ŝajnas, ke la tradukanto uzis a-vorton por esprimi genitivon ("Koloro
> de la teksto").
>
> Laŭ vi, ĉu tio estas korekta?
>
> Kiu traduko estus la plej ĝusta?
> - "Teksta koloro"
> - "Koloro de teksto"
> - "Koloro de la teksto"
> - "Tekstkoloro"

Laŭ mi, ĉiuj vortoj de la listo estas ĝustaj... sed ĝi estas afero de nuanco 
de signifo.
"Teksta koloro" estas pli evidenta kaj laŭ "vido" kaj laŭ "signifo" (krome pli 
"elspezebla" preskaŭ en ĉiuj subinterfacoj).
Ĉiukaze... ĝenerale... ĉiuj ili estas interŝanĝeblaj.

Zorgeme mi petis konsilon de mia grupo:
______
Sandro:
Laŭ mi, "koloro de teksto" estas la ĝusta formo, dume
"teksta koloro" imitas strukturon kiu estas nur angla. Tamen, eble en ĉi 
kunteksto, ĝi estas akceptebla pro kialoj kiujn Antonio eksplikis.


Dario:
"Tekstkoloro" estas laux mi la plej korekta kaj samtempe la plej konciza
formo. "Teksta koloro" ne estas la plej gxusta, tamen laux mi estas tute
komprenebla laux kunteksto. Sed kion diras Erzsi?


 Erzsi:
Laù mi ĉiuj proponitaj formoj estas bonaj.
"Tekstkoloro" estas vere la plej konciza, sed elparole terure malbela kaj
malfacila.
Kial ne "tekstokoloro"?
________

Notu Bone:
Erzsi estis (ververe... estas) nia instruistino... kaj ŝi estas tre konata kaj 
aprecata instruistino ĉi tie (en Italujo).


Samideane

Antonio "la Filozofo"




Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/