[eo-tradukado] Tradukado de GNOME - Kiel kunlabori ?

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Saluton al ĉiuj.

Tio estas la unua mesaĝo al la dissendolisto 'eo-tradukado'.

Ekde la komenco de tiu projekto ni tradukis kelkajn programojn el GNOME kaj la tradukoj estis senditaj al la oficiala "GNOME Translation Project".
Samtempe ekzistas alia skipo ("Ubuntu Esperanto Translation Team", https://launchpad.net/people/ubuntu-l10n-eo ), kiu laboras ĉe launchpad.net.

Oficiale ilia laboro rilatas kun OpenOffice.org, sed mi rimarkis, ke ili ankaŭ tradukis partojn de GNOME.
Beaŭrinde, iliaj tradukoj neniam estis senditaj al la "GNOME Translation Project".
La rezulto estas, ke iliaj tradukoj estas uzataj nur en Ubuntu, dum en la statistikoj de la projekto GNOME, aperas, ke nur 3% de la programoj estis tradukitaj al esperanto.

Estus neefike, ke du skipoj farus la saman laboron sen interŝanĝi.
Sed mi ankaŭ opinias, ke tradukado de GNOME devu okazi ekstere de Ubuntu aŭ alia distribuo.

Pro tio mi unue decidis elŝuti kelkajn esperantajn dosierojn el Launchpad, kiuj rilatas kun GNOME 2.14.
Mi ĝisdatigis ilin uzante la lastajn 'po' kaj 'pot' dosierojn el GNOME 2.16.
Kaj nun, mi proponas, ke ni laboru pri la netradukitaj aŭ konfuzaj mesaĝoj en tiuj dosieroj.

La nuna stato de tiuj dosieroj estas videbla en tiu paĝo :
http://eo-tradukado.tuxfamily.org/wiki/doku.php?id=gnome

Se vi volas partopreni, sendu mesaĝon al ĉi-tiu dissendolisto kaj indiku kiu(j)n dosiero(j)n vi intencas traduki.

Mi ankaŭ estas stariganta Subversion-a sistemo por plifaciligi nia laboro.
Mi informos vin, kiam ĝi estos uzebla.

Amike,

Guillaume


Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/