Re: [eo-tradukado] Voko!

[ Thread Index | Date Index | More lists.tuxfamily.org/eo-tradukado Archives ]


Mi mem opinias, ke unu nur loko estus bone, por plifacile kunigi la spertojn de ĉiuj. Tamen, la vikio de LP estas sub tiu sistemo "Joomla" kaj fariĝas aĉa, laŭ mi. Sed la homoj tie estas tre sentemaj pri tiu paĝaro, kelkaj el ili ne akceptas kritikojn, sugestojn, ktp.
 
Aliflake, la vikio de EO-Tradukado estas bonaspekta kaj trafa. Simpla kaj efika.
 
Jen la problemo, laŭ mi.
 
Felipe Castro.

 
2007/11/30, Guillaume Savaton <llumeao@xxxxxxxxx>:
Saluton, Antono

> Hej, ni vekigxu de dormo!
> Eble ni iom renovigu la vikion? Iun novajxon au io simila?

Vi pravas.

Antaux nelonge mi ekpensis, ke la projekto 'eo-tradukado' devus igxi
subprojekto de 'liberaprogramaro.net'.

Mi observas, ke estas partoprenantoj de LP, kiuj interesigxas pri
traduki GNOME, sed ne konas nin.
Iuj ecx komencis provlegi kelkajn tradukojn (ekzemple GIMP) sed ili ne
sciis kion fari poste.

Estas personoj, kiuj partoprenas en pluraj traduk-projektoj.
La laboro de tradukantoj estus pli efika kaj kohera, se ni cxiuj uzus
la saman vikion, (ekzemple por kolekti niajn traduk-regulojn), la
saman SVN-deponejon kaj la saman dissendoliston.

Kion vi opinias?

Guillaume

--
http://llumeao.baierouge.fr





Mail converted by MHonArc 2.6.19+ http://listengine.tuxfamily.org/